Cikaso
El Vikipedio
Gimnospermoj > Cycadeoidae- Cycadinae >
La specioj de genro cikaso estas fosiliaj aŭ ankoraŭ vivaj palmosimilaj, grandaj arboj. Ili aperis en la permo kaj ankaŭ el ili konsistas la nunaj karbotavoloj. La stamenofolioj estas skvamsimilaj, la pistilfolioj flugilaj. La semoj havas malmolan ŝelon.
Cycas circinali L. revoluta vivas en kontinenta klimato nur en forcejo. Ili vivas nature en la tropikoj. Multaj specioj havas amelriĉan internan histon, el tio oni faras la tn. cikasfarunon (sagofarunon). Ĝi uzatas kiel cereala faruno. Kelkaj specioj estas eĉ kulturitaj.
Ili ne apartenas al la veraj palmoj, kvankam ili similas al ili.
Faruno pretiĝas ankoraŭ el veraj palmoj Spadiciflorae Palmae
- Metroxylon rumphii
- Aranga sacchifera ĉefe en la Malajaj insuloj