Citroën
El Vikipedio
La kompanio Citroën estis fondita de André Citroën. La simbolo de la firmao simbolas la formon de la dentoj de la dentradoj uzataj en la transmisiilo.
La kompanio produktis tre progresajn aŭtomobilojn. Elstaraj estis tiurilate la modeloj ID kaj DS, laŭ la francaj vortoj idee, kio dignifas ideo, kaj deesse, kio signifas diino. Ili estis produktitaj ekde 1955.
La DS aplikis inter aliaj:
- radikale aerodinamikan formon, ebligante malaltan benzin-konsumon kaj altan rapidecon
- hidrodinamikan risorto-sistemon Tio ne uzas risortojn el ŝtalo, sed aeron. La sistemo donis tre altan komforton. Ĝi enhavis aŭtomatan reguladon de la nivelo
- Por ŝanĝi radon, oni ne bezonis levigon de la aŭto permane, sed uzis la nivelo-sistemon. Ankaŭ surmeton de neĝo-katenoj oni povis fari tiamaniere tre rapide kaj komforte. En alta neĝo au sur malbonkvalita strato oni povis plialtigi la nivelon de la aŭto kaj tiel veturi, kie normalaj aŭtoj ne povis.
- La bremsoj estis konektitaj kun la hidrodinamika sistemo, ebligante altan bremsforton.
- Ankaŭ la stirilo estis plifortita hidraŭlike
- Ankaŭ ŝanĝo de la rapidumoj funkciis per hidrauliko - La radoj estis fiksitaj per nur po unu centra ŝraubo, ebligante tre rapidan ŝanĝon de rado.
- La ID/DS-serio kiel unua aplikis pneŭmatikojn kun ŝtal- anstataŭ teksajhaj zonoj
- Elektraj kontaktoj en la bremstegaĵoj indikis per lampo, kiam la tegaĵoj devis esti renovigitaj. Tio ne nur plialtigis la sekurecon, sed ankaŭ ŝparis tro fruan ŝanĝon.
- centra hela indik-lampo indikis ne pretervideble, se iu grava problemo ekestis. Krom la bremsoj ankau temperaturo de la akvo, de la oleo.
- Kiel unu de la unuaj en Eŭropo la DS havis elektromotorajn fenestrolevigilojn
Komentoj:
Multaj de tiuj eroj estis pioniraj. Nur post longaj jaroj aliaj uzis ilin ankaŭ. Aliaj ne estis akceptitaj kaj eĉ Citroen forlasis la vojon. Ekzempoj:
- la unu-ŝraubo por la radoj. Citroen reiris al kutimaj pluraj ŝrauboj. Onidire tio estis, ĉar uzantoj timis pri la sekureco de nur unu ŝraubo. Ĉu prave? Komparu: en la formulo 1 la aŭtomobil konkursoj oni uzas tion! Se bone konstruita, tio bonege taŭgas.
- La centra, hela atentiga lampo. Estus ankoraŭ tre utila. Speciale, ĉar nun aperas tre multaj indikoj aperas, inter kiuj la plimulto ne temas pri urĝaj kaj gravaj aferoj.
Kial ne estis konsekvence sekvata la principo?
- La kompanio havis problemojn kun la kostoj. Tial sekvanta modelo estis konstruita malpli koste. Sed tio ne kuracis la problemon.
- Pli celkondukanta estus estinta: forigo de malbonaj eroj.
- La plej grava: forigi korodon. En la 60-aj jaroj oni aplikis dum vintro grandajn kvantojn da salo kontraŭ la glacio. La DS havis tiurilate malfortaĵojn. Unu simpla detalo: fiksado de partoj el alumino rekte sur ŝtalo.
- La sistemo estis nova, iom komplika kaj tial bezonis speciale trejnitajn riparistojn. Nespertaj, fuŝaj riparoj kaŭzis nemalofte grandan koleron.
Tio kondukas al ĝenerala problemo de kvalito: Se jam la interna kvalito-sistemo de kompanio ne sukcesas eltrovi kaj solvi problemojn, la reago al plendoj per klientoj devas esti konsekvence organizita. La kliento decidas pri la sukceso de produkto kaj kompanio.