Comprehensive English-Esperanto Dictionary
El Vikipedio
Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED) (Ampleksa Angla-Esperanta Vortaro) de Peter Benson. El Cerrito, 1995. 607p. 22cm. La plej ampleksa kaj ĝisdata vortaro angla-Esperanta, kun ĉ. 28 000 kapvortoj. Bind.
Kvankam CEED estas unu el la plej popularaj kaj utilaj Esperantaj vortaroj por anglalingvanoj, ĝi tamen havas nefidindan reputacion inter iuj homoj pro kelkaj suspektindaj kaj eraraj vortoj.
[redaktu] Suspektindaĵoj
angla vorto | laŭ CEED | laŭ aliaj | notoj |
---|---|---|---|
hamburger | bovburgo | hamburgero, hamburgaĵo | Hejma Vortaro donas ankaŭ "burgero" |
hot dog | frankfurta bulko | hotdogo | Usona manĝaĵo |
jar | ĵaro, poto | bokalo | "ĵaro" ne aperas ofte, sed laŭ PIV2002 ĝi estas granda terkruĉo; "poto" estas por kuiri |
pretzel | breco* | breco, krakeno, brecelo, , ... | Krause diras "breco" sed tio malofte uzatas; Hejma Vortaro kaj Wells diras "krakeno"; PIV2002 difinas "krakeno = seka, salita biskvito, ĝenerale 8-forma"; vidu [[1]] |
stencil | ŝablono; stencilo | stencilo | ŝablono estas ilo por krei stencilon |
sycamore | sikamoro | sikomoro | eble simpla tajperaro? |
tofu | tohuo | toŭfuo, tofuo, sojkazeo | PIV kaj ReVo donas "toŭfuo" sed "tofuo" ofte uzatas |
[redaktu] Referencoj
http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/10159 hello