Constant Borremans
El Vikipedio
Constant BORREMANS naskiĝis la 19-an de aprilo 1924 en Antverpeno, Belgio kaj mortis la 8-an de oktobro 1998 en Buchholz (Germanio), kie li estis delegito pri turismo kaj muziko. Aktiva de 1954 en sia naskiĝa regiono Antverpena, li agadis ĉe E-istaj Naturamikoj (TANEF) i.a. kiel kunredaktoro (1991-98) de ties revuo La Migranto. Borremans funkciis de 1988 kiel UEA-komisiito pri turismo, tenante superrigardon pri turismaj prospektoj kaj broŝuroj E-lingvaj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.