Cornelis Jacob Baart de la Faille
El Vikipedio
Cornelis Jacob Baart de la Faille (naskiĝis la 20-an de majo 1880 en Groningen - mortis la 20-an de junio 1939 en Arnhem) estis nederlanda doktoro de biologio, gimnazia profesoro de natursciencoj kaj esperantisto.
En 1901 li esperantistiĝis kaj la 16-an de novembro 1903 li fondis kun J. van Beusekom, J. van Enschut, G. van Romburgh, Romein kaj C. H. de Vos en Utrecht la unuan vivipovan Esperanto-grupon en Nederlando.
La 27-an de aŭgusto 1905 stariĝis la Holanda Societo Esperantista „La Estonto Estas Nia“ (Poste oni anstataŭis „Holanda“ per „Nederlanda“; mallongige oni nomas ĝin „LEEN“). Ĝiaj unuaj estraranoj estis: Baart de la Faille, H. Blok, Romein, Uitterdijk kaj Valeton.
Baart de la Faille estis elektita kiel UEA-estrarano en 1939 (de la Geneva UEA), sed li mortis ankoraŭ en la sama monato (junio).
[redaktu] Verkoj
- Esperanto verdedigd (de C. J. Baart de la Faille kaj J. R. G. Isbrücker. - Rotterdam, 1920. - 45 p., kontraŭ Ido)
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Baart de la Faille Cornelis Jacob, nederlandano, d-ro de biologio, prof. de natursciencoj en gimnazio. Nask. 20 majo 1880 en Groningen. E-isto de 1901. Starigis en 1903 kun Romein k. a. la unuan vivpovan grupon en Nederlando (Utrecht). Kunverkis kontraŭ-Idan broŝuron en N lingvo. |