Coroisânmartin
El Vikipedio
Coroisânmartin (hungare: Kóródszentmárton, germane: Martinsdorf) estas komunumo en Rumanio sude de Târgu Mureş. En 1910 ĝi havis 820 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj) kaj en 1992 441 (40% rumanoj, 50% hungaroj), 10% ciganoj. Ĝia unua skriba mencio estas en 1324. En 1332 ĝi estis ekleziejo kun hungara loĝantaro. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye). Apartenas al ĝi Odrihei kaj Şoimuş (Coroisânmartin).