Döme Sztójay
El Vikipedio
SZTÓJAY Döme (naskiĝis la 5-an de januaro 1883 en Versec; mortis la 22-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto) estis hungara dekstremisma politikisto, oficiro, ĉefministro. Lia nomo estis ĝis 1935 Stojákovits aŭ Stojakovich. Li agadis en 1919 kontraŭ la Konsilantara Respubliko de Hungario. Ekde 1927 li estis armea ataŝeo, generalleŭtanto en Berlino. Tie li iĝis senhezitema admiranto de Germanio.
Post okupo de Hungario far Germanio, guberniestro Miklós Horthy nomis lin ĉefministro, je premo de la nazioj. Li agadis kiel ĉefministro inter la 22-a de marto kaj 29-a de aŭgusto 1944. Stojai fortigis la militan partoprenon (aprilo, majo 1944, ofensivo ĉe Kolomea) kaj plumizerigis la popolon. Dum lia regado subskribis Hungario gravan komercan kontrakton kun Germanio, kiu profitdonis nur por Germanio. Dum lia regado okazis la hungara holokaŭsto, en kiu oni deportis pli ol 600.000 mil judojn al la naziaj koncentrejoj (ĉefe al Aŭŝvic). Horthy sukcese abdikigis lin post transiro de Rumanio de la centra al la anglosaksa alianco.
Postmilite, oni kondamnis lin al morto kaj pendumis lin kiel militkrimulon.
Vidu ankaŭ Listo de hungaraj ĉefministroj