Datumbazo
El Vikipedio
Komputiko > Datumbazo
Datumbazo aŭ datumbanko estas kolekto de interligitaj datumoj uzataj de pluraj aplikaĵoj per datumbaz-manipuliloj (DBM). En PIV ankaŭ aperas la vorto datenbanko.
Ekzistas multe da manieroj organizi datumojn, kaj konsekvence tiom multe da tipoj da datumbazoj. Inter ili : hierarkia, reta, rilata, objektema, logika (decida)...
Nun la plej kutima modelo estas tiu de rilataj datumbazoj. Plej kutime oni rilatas kun ili per lingvo SQL. Ekzemploj de rilataj datumbazoj: Microsoft Access, Oracle aŭ MySQL.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Fontindiko
Ĉi tiu artikolo pri "Datumbazo" ankoraŭ estas ĝermo pri komputika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post alklako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.