David Lvoviĉ Armand
El Vikipedio
David Lvoviĉ ARMAND (naskiĝis 1905 - mortis la 29-an de novembro 1976 en Moskvo) estis elstara soveta geografo, aŭtoro de pli ol 700 sciencaj studoj, unu el la pioniroj de natur-defendo, elstara aganto de soveta Esperanto-movado.
Dum vico da jaroj li plenumis taskojn de FD pri geografio, de vicprezidanto de la geografia sekcio de ISAE, estis vicprezidanto de Moskva Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, partoprenis kelkajn Universalajn Kongresojn, kaj prelegis en Internacia Somera Universitato.
Homo de granda persona ĉarmo, li grave kontribuis al evoluo de la enlanda Esperanto-movado kaj multon faris por edukado de nova generacio de sovetaj esperantistoj.
[redaktu] Verkoj pri Esperanto
- Ĉeloveĉestvo i okean informacii (En: Problemy interlingvistiki: tipologija i evoljucija meĵdunarodnyĥ iskusstvennyĥ jazykov)
- Problema meĵdunarodnogo jazyka dlja nauĉnyĥ kontaktov i nauĉnyĥ rabot po geografii (1961)
- La problemo de internacia lingvo por sciencaj kontaktoj kaj sciencaj laboroj en la geografio (1961)