Vikipediista diskuto:Deŝa
El Vikipedio
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi Petro 6. Jan 2006 12:20 (UTC)
[redaktu] Bonvenon !
Bonvenon al vi Deŝa ! Mi korektis vian enskribiĝon en la paĝo pri Vikipediistoj : ne estas bezonata enmeti numeron, la enmeto de # en la linikomenco aŭtomate aperigas la ĝustan ciferon. Ligoj el tiu paĝo iru al Vikipediistaj paĝoj. Personan sinprezenton kia kunlaboranto de la Vikipedio bonvolu fari prefere en via persona paĝo. Enciklopedia artikolo kiu titoliĝas Deneŝ ŜANDOR estas bonvena por prezento de via publika agado kaj estu verkita laŭ la tria persono. Bonan kunlaboradon deziras al vi vikipedie Arno Lagrange ✉ 08:26, 7. Jan 2006 (UTC)
Mi aldonis babel-ŝablonon laŭ la informoj proviziitaj de vi. Bonvolu korekti sebezone. AL
Bonvenon,
- Szerintem átirányítást kellene csinálni a magyar nevekből is.
- Csíkszereda román neve nem kötőjellel van írva? Narvalo 10:27, 7. Jan 2006 (UTC)
1. Igaza van. 2. Nem kötőjellel írandó. Egyelőre nem nagyon tetszik, ahogyan a "műveim" kinéznek. --Desxa 18:02, 7. Jan 2006 (UTC) Ĉ ofte okazas, ke malaperas tiu, kiun vi redaktis?--Desxa 18:43, 7. Jan 2006 (UTC)
Pardonu, neniu malaperigis, kion mi redaktis, mi ne estis atenta.--Desxa 04:47, 8. Jan 2006 (UTC)
Saluton esperantologiulo!
Laŭ mia opinio esperantiĝi signifas fariĝi Esperanto, kaj esperantistiĝi signifas estiĝi esperantisto. Ĉu eble mi eraras?
Kiel persono estis Esperanto solsole la aŭtoro de la nternacia lingvo, Doktoro Esperanto, ĉu ne?--Desxa 13:34, 8. Jan 2006 (UTC)
ATENTU kunlaborantoj!
Estas granda diferenco inter : esperanta persono, kaj Esperanta persono.
[redaktu] Viaj redaktoj
Deŝa, por ke vi venontfoje ne volu, ke viaj paĝoj estu forigitaj, enmetu en ilin ŝablonon {{{redaktata}}} (Kutimo estas unue enmeti tekston kaj poste, eĉ post kelkaj tagoj, bildon. Male tio aspektas strange, enmeti bildon kaj poste nur post kelkaj tagoj tekston.), por ke ceteraj vidu, ke tiaj paĝoj estas redaktataj kaj ne vandalismo. Petro 10. Jan 2006 07:50 (UTC)
- Mi vikiigis vian artikolon pri Covasna (distrikto). Bonvolu rigardi, kiel oni skribas tekstojn en radakta formo. Ankaŭ ne estas bezone subskribi siajn artikolojn, tio estas videbla en historio de redaktoj en ĉiu artikolo. Ankaŭ bonvolu komenci de komence de linioj kaj inter alineoj bonvolu fari unulinian interspacon. Estas ankaŭ aliaj manieroj de radaktado, sed por via komenco tio sufiĉas. Petro 10. Jan 2006 08:05 (UTC)
Koran dankon! Iom post iom mi lernos kiel redakti kiel eble plej bone --Desxa 08:34, 10. Jan 2006 (UTC)
Se mi estas en konflikto kun iu, restu la pli bona artikolo. Mi ne plu laboras pri ĝi.
Helpon!
Mi ne scipovas kiel aranĝi? Listo de urboj de Rumanio
Saluton
Ankoraŭ unu peto, Zetey, Deŝa - se estas io, kion vi volus havi ligita, bonvolu fari ĉion en unu fojo kaj uzu butonon "Antaŭrigardu", kiun vi trovos sube sub la artikolo, por ke vi vidu, kiel aspektos viaj ŝanĝoj. Mi komprenas, ke eble tio estas por vi malfacila, se en via ĉirkaŭaĵo estas neniu, kiu konsilus al vi, sed ekzistas ankaŭ paĝo Lastaj ŝanĝoj (alirebla supre maldekstre), kie estas videblaj ĉiuj viaj unuliteraj ŝanĝoj (eĉ kiam vi ligis sole dupunkton!). Sed se vi komunikas kun neniu el ni, poste ne miru, se ni iam ne havas paciencon kun vi. Petro 16. Jan 2006 17:40 (UTC)