Dellen
El Vikipedio
Dellen | |
---|---|
|
|
Situo | Hälsingland, Svedio |
Koordinatoj | 61.843414° N, 16.685486° E Mapo |
Surfaca areo | 52 km² (Suda Dellen), 82 km² (Norda Dellen) |
Dellen estas laga sistemo en la provinco Hälsingland, Svedio. Ĝi konsistas el du lagoj, Norda Dellen kaj Suda Dellen, valoraj pro ilia granda loĝantaro de salma truto.
Suda Dellen havas surfacan areon de 52 km² kaj akvan volumenon de 1226 milionoj m³. Norda Dellen havas areon de 82 km² kaj akvan volumenon de 1489 milionoj m³.
La du lagoj estas nur unuigitaj per mallonga kanalo do estas disputite ĉu ili devas esti konsiderataj kiel unu aŭ du lagoj. Konsiderataj kune, ili havas tutecan areon de 130 km², kaj tiam estas la 18-a plej granda sveda lago.
La proksimume cirkla laga sistemo estis formita per aerŝtona influo je 89,0 ± 2,7 milionoj jaroj antaŭe, en la supra Kretaceo. La rezultanta influa kratero estas ĉirkaŭ 19 kilometroj de diametro. La rezulto estas annkaŭ tia ke en la areo estas la roko Dellenite, kiu estas la roko de la provinco.
Asteroido 7704 Dellen estis nomita pro la lago.