Dikson
El Vikipedio
Dikson (ruse Диксон) estas nomo de insulo en la Tajmira Aŭtonoma Distrikto, en Rusio, situante en la Kara-maro proksime al la riverbuŝo de la Jenisejo. Proksime troviĝas urbosimila setlejo, kiu funkcia kiel haveno kaj hidrometeorologia centro kaj havas loĝantaron de 1.198 (2002).
La Dikson-a distrikto kovras 200,419 km²; ĝia populacio en 2004 estis ĉ. 1.100.
En la 17-a jarcento, la insulo estis konaat kiel insulo Dolgi ("longa"), aŭ Kuzkin, post ties pomor-malkovristo. En 1875, la sveda esploristo Adolf Erik Nordenskiöld renomis post la skota-sveda negocisto kaj filantropo Oskar Dickson, unu el apoganto de sian ekspedicion. La nomo estis baldaŭ rusigita per elfaligo de "c". La nomo Dikson estas oficiala ekde 1884.
En 1915, la insulo ofertis lokon por la unua rusa radiostacio en la arkto. La marhaveno estis konstruita en 1935 kaj la du setlejoj kuniĝis en 1957.
Dikson estas unu el la plej izolataj homaj setlejoj sur la mondo.