Diservoj
El Vikipedio
Diservoj. Katolikaj. La unua katolika diservo en Esperanto okazis dum la unua Universala Kongreso en 1905 en Boulogne sur Mer, en la preĝejo de S. Nikolao, al kiu estis invititaj ĉiuj kongresanoj, ankaŭ Zamenhof ĝin ĉeestis. Sed la episkopo de B. s. M. ankoraŭ ne permesis prediki E-lingve. Dum la 2-a Universala Kongreso en Genevo, pastro Peltier ricevis de Papo Pio 10-a la aprobon al sia laboro, kaj dum la kat. diservo li la unuan fojon predikis E-lingve. Depost tiam ĉe ĉiu UK la katolikoj okazigis regule siajn diservojn, dum kiuj predikis en E diversnaciaj pastroj. En 1907 Richardson, belga, Frohns, germana; 1908 Kanoniko Pichot el Monaco; 1909 Bazilio kaj Sacher, hisp. Post la kongreso en Barcelona, 15 sept. 1909 Pastro Marko Lliro en Montserrato. Hisp. predikis tre elokvente, post kio Pastro Richardson per solena beno inaŭguris la standardon de IKUE. En 1911 Richardson kaj Parker, angla; 1912 J. Szurek, pola, 1913 J. Lajos, hung. Certe tre grava kat. diservo okazis en la 26-a de aŭgusto 1913 en Berno, kiu estis funebra diservo pro la subita morto de Richardson, prez. de IKUE. Ankaŭ ĉi tiun diservon ĉeestis Z kun sia familio. En 1925 predikis Pro Carolfi, itala, 1927 Pastro Cseh hung., 1928 Font Giralt, hisp., 1929 Pro Holik, hung., 1930 Pro Gaffey, Irlando, 1931 d-ro Kukulko, pola, 1932 d-ro Christanell, Aŭstrujo, 1933 la ĉina franciskana monaĥo J. B. Kao.
Depost 1910 la kat. E-istoj dum siaj int. kongresoj ĉiam okazigis diservojn. Predikis i. a.: 1910 Richardson, 1911 Richardson kaj Parker, 1912 Parker kaj Bianchini, itala, 1913 Bianchini kaj Carolfi, 1920 (Hago) Pro Lutkie kaj Poell, ned. 1922 Meŝtan, Aŭstrujo, 1923 Mons. Giesswein, hung., 1924 Carolfi, 1926 Ramboŭ, franca kaj Carolfi 1927 Font Giralt kaj Carolfi, 1928 F. Giralt kaj Verschure, ned, 1929 prof. Schmalbaug, Aŭstr., Poell, Ramboŭ, kaj F. Giralt, 1930 Ramboŭ kaj Kiglits (Ákos., hung).
Tre menciinde estas ankoraŭ, ke Pro Decoene, belga misiisto en la urbo Brandaro, Manitoba-ŝtato, Kanado, uzis praktike E-n en ĉiuj Diservoj inter siaj paroĥanoj el ĉ. 17 malsamaj lingvoj: li tie kateĥizis, predikis kaj admmistris la sakramentojn E-lingve. Same faris Pro Jubenville en Saint Félix, Kanado; kaj aliaj misiistoj en Ĥinujo. Frato W. van ZON.
Laŭ la Konversacia Gazeto, (1931) la unua Diservo kun E-lingvaj kantoj okazis en 26-a de oktobro 1896 en la katolika preĝejo de Smolensko (Rusujo).
Protestantaj.
E ĝis nun nur private estis uzata en prot. Diservoj. Laŭ mia scio la unua prot. Diservo en E okazis en la 2-a UK en Genève, 1906. Predikis pastro Schneeberger. Sekvis en 1907 la Diservo dum la 3-a UK en Cambridge; predikis pastro Rust. Grandioza Diservo okazis en la 4-a UK en Dresden, kie laŭ tiamaj informoj preskaŭ 2000 personoj ĉeestis en la fama preĝejo "Kreuzkirche". Oni prezentis la belegan oratorion de Schubert "La Ĉiopovo", kiu estis tradukita en E. Predikis pastro Kühn. - En la pluaj kongresoj ĉiam okazis prot Diservo. La LKK-j afable aranĝis ĝin kaj la ekleziaj komunumoj de la kongresurboj permesis la uzadon de la preĝejo. La Kristana Esperantista Ligo Int. (KELI) dum la UK en Paris, 1932, decidis, ke estonte ĝi aranĝos la kongresajn prot. Diservojn sub propra respondeco. Tiu en la 25-a UK en Köln bone sukcesis; predikis pastro Koopmann, la ĥoro de la Blu-Kruc-Societo kantis du psalmojn en E. - Krom la kongresaj Diservoj okazis ankaŭ privataj, precipe en Anglujo, kie prot. E-istoj jam de 1907 aranĝis Diservojn. P. HÜBNER.
Ekde 1909 en London okazas seninterrompe ĉiumonataj Diservoj. "La Diservo estas definitive kristana laŭ karaktero sur la bazo de la Biblio kaj la Apostola Kredkonfeso; sed tute nesekta. La kondukanto, memorante, ke partoprenas homoj kun diversaj religiaj kredoj, celas trovi la aferojn komunajn, kaj eviti diskutonaskajn temojn." La tuta Diservo okazas en E-a lingvo. Ĝin partoprenas homoj el multaj diversaj kristanaj sektoj, predikis eĉ romkatoliko. Ordinare ĉeestas nuntempe preskaŭ 100 personoj. Loko de la Diservo de kelkaj jaroj: la preĝejo St Ethelburga, 72 Bishopsgate, E. C. 2. Sekr. de la Diserva Komitato: 1909-33 M. C. Butler. Laŭ M. C. B.
Hebreaj. La unua hebrea Diservo dum UK okazis en 1912 en Krakow. Predikis Saphra. Sekvis pluaj Diservoj.