Distrikto Wesermarsch
El Vikipedio
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
|
Bazaj datumoj | |
federacia lando: | Malsupra Saksio |
administra urbo: | Brake |
areo: | 821 km² |
enloĝantoj: | 94.000 (fine de 2005) |
enloĝantoj po km²: | 114 |
aŭtokodo: | BRA |
komunumoj: | 9 |
La distrikto Wesermarsch [WEzamaŝ] (germane Landkreis Wesermarsch) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.
La distrikto Wesermarsch havas areon de 821 km², kaj fine de la jaro 2005 ĝi havis 94.000 enloĝantojn.
[redaktu] Geografio
Ĝi okcidente limas al la urbo Oldenburg, al la distriktoj Ammerland kaj Friesland kaj al la mara golfo Jadebusen [JAdebuzn], norde al la Norda Maro, oriente al la rivero Weser [VEza], ĉe kies alia flanko situas la distriktoj distrikto Cuxhaven kaj Osterholz samkiel la urbo Bremen, kaj sude troviĝas la urbo Delmenhorst kaj la distrikto Oldenburg. Administra centro de la distrikto estas la urbo Brake.
[redaktu] Reta ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.