Domeno (ludo)
El Vikipedio
Domeno estas speco de ludo konsistanta el 28 tabuletoj, kiujn oni devas kunigi laŭ la nombro de la punktoj gravuritaj sur ĉiu el iliaj duonoj. Laŭ iuj, ĝi estis inventita de ĉino Hung Ming en la 2 jarcento a. K.
Ekzemple, se tabuleto havas sur unu duono 3 punktojn kaj sur la alia 5 punktojn (3/5), ĝi povas kuniĝi je unu flanko kun 3/1, 3/2, 3/3, 3/4 aŭ 3/6, kaj je la alia kun 5/1, 5/2 ktp. Tiaj kunligiĝoj de tabuletoj kutime formas kvazaŭ ĉenon. Ofte venkas tiu ludanto, kiu sukcesas surtabligi la unua ĉiujn siajn hazarde ricevitajn tabuletojn.
Aliflanke, oni povas fizike vicigi domenajn tabuletojn en stara pozicio kun tia interspaco, ke faligo de la unua el ili siavice faligas ĉiujn ceterajn. Figurasence oni uzas la esprimon domena efiko por la fenomeno, ke, ekzemple, revolucio en unu regno kvazaŭ kontaĝe estigus revolucion en regno najbara.