Don Harlow
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Usona esperantisto
Donald HARLOW [dan'ld harlo] loĝas apud San Francisco, Kalifornio kaj estas aktivulo por Esperanto. Li estis iama prezidento de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko, kaj plurfoje redaktanto de ties gazeto Esperanto USA. Li verkis en la angla The Esperanto Book, pri la Esperanta movado; ĝi estas legebla en la reto. Li ankaŭ kreis la paĝojn de "Esperanto Access" (Esperantaj paĝoj por anglalingvanoj) kaj "Literaturo en Esperanto", ampleksa indekso de literaturaj tekstoj alireblaj en la reto..