Dorchester
El Vikipedio
Dorchester (antikve Durnovaria) estas la ĉefurbo de la angla provinco Dorset. Ĝi situas 12 km norde de Weymouth ĉe la rivero Frome.
Loĝantaro – 15 800 (j 2000).
Ĝi estas la modelo por la urbo Casterbridge en la romanoj de Thomas Hardy.
La urbo estas konata pro la “sanga” juĝejo de Juĝisto Jeffreys (1648 – 1689) kiu tre severe punis kulpulojn.
La antikva fortikaĵo Kastelo Maiden estas je 3 km for de la urbo.
Du muzeoj – unu pri la provinco kaj la alia pri la brita armeo.