Dovero
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Anglio > Kent > Dover < Urbo
http://www.dover.gov.uk/gallery/graphics/western_heights_l.jpg |
|
(Ĉi-tiu artikolo temas pri la angla havenurbo, Dover. Por aliaj, jen Dover (apartigilo).)
Dovero (angle : Dover) estas urbo en la angla provinco Kent kun grava haveno.
Ĝi estas la plej proksima angla loko al Francio kaj kontinenta Eŭropo – 34 kilometroj.
Ĝi estas fama pro sia blanka klifaro, kiu konsistas el kretŝtono. La klifoj donis al Anglio la kromnomon Albion kiu signifas Blanka. La klifaro estas forta, emocia simbolo por maristoj kaj aliaj vojaĝantoj survoje hejmen.
Vera LYNN, angla kantistino kaj la kanto nomita “La Blankaj Klifoj de Dovro” famiĝis dum la dua mondmilito .
Grandaj pramŝipoj kaj teraplanoj portas pasaĝerojn, aŭtojn, ŝarĝveturilojn ktp. al Kalezo kaj Bulonjo-ĉe-Maro.
La urbo mem estas agrabla kaj vizitinda kun kastelo kaj interesa historia centro kun multaj restaĵoj de la Romia periodo.
Eksteraj Ligoj
Dover. Havenurbo, banloko kaj fortikaĵo en Anglujo; 42.400 loĝantoj; loko (kune kun Calais) de la unua iom grava int. E-a kunveno. v. Calais.