Dreves Uitterdijk
El Vikipedio
Dreves UITTERDIJK, nederlandano, institutestro, poste korektisto. Nask. 25 febr. 1866 en Roodkerk. E-isto de 1898. L. K. de 1905. Pioniro de la E-movado en Nederlando. Verkis la unuan detalan lernolibron por nederlandanoj, kiu aperis 1 dec. 1901. Fondis en majo 1902 gazeton „Holanda Pioniro“, de li red. kaj adm., kiu vivis ĝis 1905. Verkis vortarojn kaj ekzercarojn, faris paroladojn, gvidis kursojn, verkis prop. artikolojn. Helpis al starigo de la NES. Oferinte por E en la unuaj jaroj sian tutan liberan tempon, sian energion kaj tutan ŝparmonon, post 1905 iom malpliaktiviĝis. Tamen li prizorgis ĝis 1923 recenzrubrikon en restarigita „H. Pioniro“. En 1925-27 li redaktis „H. E-Pioniron“ kaj „Wereldtaal“, partoprenis en nova organizo NEA, verkis novan lernolibron kaj trad. amuzan libron „Longkrurulo“. UK: Universala Kongreso. v. Kongresoj. EdE-U