Eŭgeno A. Bokarev
El Vikipedio
Eŭgeno A. BOKAREV (ruse Евгений Алексеевич Бокарев) (naskiĝis 1904, mortis la 11-an de marto 1971) estis sovetia lingvisto, universitata profesoro, esperantisto.
En 1956 prezidanto de la Iniciata Grupo de Sovetiaj Esperantistoj kaj en 1962 prezidanto de la Komisiono de Sovetaj Esperantistoj en [Moskvo]]. Membro de la Akademio de Esperanto, kunredaktoro de La Monda Lingvo-problemo. Aŭtoro de Esperanto-rusa vortaro kaj rusa-Esperanta vortaro.
Doktoro de filologiaj sciencoj, prof. Bokarev estis ĉefo de la sekcio pri kaŭkazaj lingvoj en la Instituto de Lingvoscienco de la Akademio de Sciencoj de USSR kaj dum kelkaj jaroj vic-direktoro de la sama Instituto.
Lia kontribuo al la Esperanto-movado estis ankaŭ rekta kaj historie grava. Jam en 1956, post la unua mildiĝo en la oficiala sinteno al Esperanto, li ekprezidis Iniciatan Grupon de Sovetiaj Esperantistoj, kiu celis prepari la fondon de asocio. Samjare li aliĝis al UEA kaj en 1958 fariĝis fakdelegito pri lingvoscienco. En 1963 li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto kaj estis gvidanto de la unua oficiala delegitaro el Sovet-Unio de post la dua mondmilito ĉe la Universala Kongreso en Sofio. En 1962, kiam fondiĝis la Komisiono de Sovetaj Esperantistoj en Moskvo, li fariĝis ĝia prezidanto, kaj en tiu ofico li restis ĝis la morto. Li prelegis en ISU en Budapest (1966.