Eŭropa lonicero
El Vikipedio
?Eŭropa lonicero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Lonicera periclymenum L. |
La eŭropa lonicero (Lonicera periclymenum) estas grimpanta lonicero kiu atingas la altecon de 10 m. Ĝi troveblas indiĝene en la plejparto de Eŭropo, tiel norde ĝis suda Norvegio kaj Svedio. Oni ofte trovas ĝin en arbaroj aŭ heĝoj. La floroj estas blankaj aŭ flavecaj, trompet-formaj kaj tre dolĉ-odoraj. Oni ofte kreskigas ilin en ĝardenoj kaj oni kultivis diversajn variaĵojn tiucele. La planto kutime disvastigas polenon per noktaj papilioj aŭ long-langaj abeloj, kaj ĝi kreskigas ruĝajn berojn.