E-libro
El Vikipedio
E-libro estas elektronika (ankaŭ nomata cifereca aŭ "diĝita") versio de libro. Ĉi tie elektronika estas preskaŭ sinonimo de komputile legebla, kie la nocio komputilo inkluzivas ankaŭ aparatojn speciale faritajn por videbligi tekston konservitan kiel dosiero en datumportilo. La konservita dosiero mem ne estas rekte lege perceptebla de homo, ĝi estas en kodita formo magneta, elektra aŭ optika. Ankaŭ aparaton (eble similan aŭ samformatan kun tradicia libro) por legi e-libron oni iam nomas "e-libro" -- La termino cifereca (aŭ "diĝita") ne tre taŭgas por priskribi la e-libron, ĉar ankaŭ la tradiciaj paperaj libroj, kiom ili konsistas el literoj aŭ aliaj similaj signoj, estas fenomeno cifereca, t.e. prezentita per limigita signaro.
E-libro ebligas samtempan prezenton ne nur de teksto kaj senmovaj bildoj, sed ankaŭ de sono kaj filmo, kaj tiel plivastigas la uzokampon de la klasika medio "libro". Grava novaĵo en komputile legebla dokumento estas la ebliĝo de intertekstaj kaj interdosieraj ligoj (tuj konsulteblaj referencoj): tiel estiĝas hiperteksto. La dosierformatoj kaj la tuta tekniko de e-libroj estas evoluantaj, same la komerca ekspluatado de la nova komunika medio rapide trovadas novajn formojn.
E-libro povas esti eldonita por disdono sur preskaŭ kia ajn datumporta medio: lumdiskoj, magnetaj disketoj, interrete konektitaj datumbankoj kun tuj legebla aŭ elŝutebla enhavo, ktp. Oni povas diri ke la tuta Vikipedio estas granda e-libro.
La formato de la dosieroj, en kiuj prezentiĝas e-libro, povas esti mallibera, posedata de iu kompanio kaj ekz. kreebla kaj deĉifrebla nur per ties programo, eventuale eĉ nur per ties aparato. Aŭ ĝi povas esti malferma kaj libera, farita laŭ publika normo.
Se la teksto de la e-libro estas en simpla tekstodosiero (iom tro simple esprimite: enhavanta nur literojn), ĝi estas plej ofte nomata e-teksto. La tekston de e-libro ofte akompanas metadatumo, t.e. datumo pri la datumo, iam ankaŭ simplan e-tekston.
[redaktu] E-libroj en Esperanto
- Projekto Gutenbergo en Esperanto
- E-libroj de Esperantujo.org
- E-libroj de Huguozhu
- E-libroj de Esperanto Rio Grande de Norte
[redaktu] Dosierformatoj
Komparu kun: e-lerno
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.