Eckhard Bick
El Vikipedio
Eckhard BICK (naskiĝis la 16-an de julio 1958) estas germana esperantisto vivanta en Danio.
Li estas kunaŭtoro de "Tesi, la testudo" (Esperanto-lernolibro por germanoj) kaj publikigis diversajn esperantlingvajn ludojn. Li tradukis al Esperanto kelkajn librojn, kantojn kaj teatraĵojn. Krome li estas aŭtoro de ampleksa Esperanto-dana vortaro.
Eckhard Bick studis medicinon, sed laboras kiel komputilisto kaj lingvisto.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo pri Eckhard Bick (anglalingva)