Edmund Grimley Evans
El Vikipedio
Edmund GRIMLEY EVANS estas brito loĝanta en Kembriĝo, Britio. Iam studinde matematikon, komputikon kaj komputan lingvikon, li nun laboras en la esplora fako de ARM, kies procesoroj troviĝas hodiaŭ en 80 % de la poŝtelefonoj en la mondo, kaj krome en multaj aliaj aparatoj.
Li eklernis Esperanton ĉirkaŭ 1986, kaj pliprofundiĝis en la lingvon dum li loĝis en Germanio inter 1989 kaj 1992. Li estas revizianto por la magazino MONATO ekde septembro 1993, kiam oni ekuzis la komputilajn retojn por disdoni tiun taskon al pli granda skipo, kaj ekde julio 1998 li estas ankaŭ redaktoro de la rubriko „Komputado”.
Liaj aliaj esperantaj agadoj inkluzivas la komitatanecon en Esperanto-Asocio de Britio, administradon de reta kurso, tradukadon, interpretadon, kaj kunlaboron en la lasta eldono de PIV. Li tradukis tre multajn rakontojn de Saki.
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur materialo el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |