Edmund Sós
El Vikipedio
SÓS Edmund (ŝoŝ), hungaro, d-ro, kuracisto de 1891 en Wien. Nask. 25 dec 1863 en Sátoraljaújhely (Hung.), mortis 27 jul 1931 en Wien. Ĉ. 1900 li aliĝis el E, al kiu li dediĉis sin tute ĝis la morto. Estis vicprez., poste hon. prez. de Unua E-Unuiĝo, Wien, estrarano de iama AEL, „Nova Tempo“, AED kaj fine vicprez. de AEA. Multajn jarojn ĉefdel. kaj komitatano de UEA. Ano de la loka Kuratora Komitato de IEMW. Pasia amo de la Paneŭropa ideo kaj gvidanto de tiu movado sur E-kampo. Kunlaboris „German-Aŭstria E-isto“, „Nova Tempo“, „Aŭstria E-isto“, „Medicina Revuo“, HDE kaj ,E'. Verkis (kun Glück) E-lernolibron, 1910, kiu aperis en 7 eldonoj. Trad. „Ŝolandro“ de Bonsels, 1924; „Paneŭropa-Manifesto“ de Coudenhove-Calergi.