Eduard Elten
El Vikipedio
Eduard ELTEN estis germana esperantisto, lernejestro. Nask. 5 dec. 1849. Studinte natursciencon kaj anglan lingvon, li fariĝis estro de privata lernejo en Bockenem, 1878-1909. En la du jardekoj, kiam li vivis pensiita, li dediĉis sian tutan tempon al E. Dumviva membro de UEA. Propagandante ĉie kaj ĉiam kaj gvidante multajn kursojn, li malavare oferis ankaŭ la lastan reston de sia havaĵo, restinta al li post la financa katastrofo en G.