Edvardo Wiesenfeld
El Vikipedio
Edvardo WIESENFELD (vizenfeld), (ps. iama Edvardo Lonkopolanski), dentkuracisto en Varsovio. Nask. 27 marto 1892 en V. E-isto de 1912. La eksplodo de l' mondmilito trafis lin en Paris, kie li studis. 30 majo 1915 li akiris prof. diplomon de l' Int. Instituto de E (Privat kaj Cart). Dum 5 monatoj li laboris en la oficejo de UEA kiel tradukisto. En 1916 sukcesis reveni al V. kaj finis siajn univ. studojn en 1918. De 1916 bona amiko de la familio Z. Li fondis la Polan Instituton de E, kiun poste la kongreso oficiale rekonis; li gvidis ĝin ĝis 1930. Funkciulo de multaj E-Societoj en Polujo, sekr. de la Loka Monumenta Komitato. De 1922 li partoprenis aktive ĉiujn aranĝojn de la E-istaro en V., ofte kiel ceremoniestro. En 1928-29-30 (15 dec.) parolis okaze de la naskotago de Z tra la radiostacio V. Al du UK-j (Vieno kaj Ĝenevo) estis sendata kiel reprezentanto de Konkordo (per la mono de la societo) Gvidis multajn kursojn. L. K. Dir. de ISO-SEK por Polujo. Li havis multege da referatoj, skribis multe da artikoloj, gvidis dum kelkaj jaroj E-Fakon en monata revuo „Przeglad Swiatowy“, dum 1929-30-31 ankaŭ en la gazeto „Radjo“. En sia profesia gazeto li gvidis konstantan E-rubrikon, (La Dentista Kroniko) kun E-a resumo de ĉiuj artikoloj. Ĉiuj E-aj bultenoj, kongresnumeroj kaj artikoloj aperintaj okaze de la Varsovia soleno estis verkitaj de W. Li publikigis artikolojn en ,E', ,Pola E-isto', ,HDE, ,LM', kaj en multaj aliaj gazetoj. Multfoje premiita de Katalunaj Floraj Ludoj. Originale verkis: ,Galerio de Zamenhofoj', 1925; ,Vivo kaj verkoj de Felikso Zamenhof', 1934; artikolojn pri elparolado kaj lernolibron laŭ Berlitz-a sistemo. Tradukoj: ,La ĝardenisto' de Tagore; ,Himnoj' de Wittlin; ,Ter' de neniu‘ de Erenburg; ,Venus kaj Sulamit' de Perec; ,La freneza Batland de Perec; ,Noveloj' de Baudelaire; ,Paradoksoj'. Biografiisto de ĉiuj eminentaj polaj E-istoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. G. KARCZAG.
Ĉi artikolo estis enŝutita el ekstera fonto kaj necesigas iom da vikipedia redaktado. Bonvolu rigardi je Vikiigendaj artikoloj