Edwin de Kock
El Vikipedio
Edwin de KOCK [edŭin de kok] naskiĝis la 9-an de marto 1930 en Sud-Afriko. Usona civitano ekde la 4-a de oktobro 2000. Loĝas apud Edinburgo, Teksaso, Usono. Profesia instruisto kaj profesoro. Lernis Esperanton kaj verkis la unuan poemon en 1955. Originala poeto, biografo, esperantologo, poligloto, redaktoro, movadano, laika predikanto Adventista, misiisto, teologo, vegetarano, kontraŭrasisma aktivulo. Verkis, tradukis kaj redaktis ankaŭ angle kaj afrikanse. Akademiano ekde 1973. Honora Membro de UEA ekde 2000. Honora gasto ĉe Landa Kongreso de ELNA, 2005. Prezidanto, Esperanto-Asocio de Suda Afriko, 1977-1989. Redaktoro: Afrika Esperantisto, 1955-1957; Bona Espero, 1977-1979, 1986-1987. Ellaboris teoriojn pri la metriko, definitive klarigitajn en la antaŭparolo de Testamente.
Eldoniĝis krom poemare en multaj revuoj, antologioj kaj librokolektoj.
[redaktu] Listo de verkoj
- Kvin Elementoj (1957-58, eld. 1970)
- Ombroj de la Kvara Dimensio (1961)
- Fajro sur mia lango (1967)
- Poemoj kaj Prozeroj (1970)
- Plukonstrue (1975)
- Japaneskoj (1982)
- Saluton al la suno (1983)
- La konflikto de la epokoj (1984-85)
- Vojaĝoj kaj aliaj poemoj (1992)
- Testamente, lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, i.a. Lastaj poemoj (2005)