Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ
El Vikipedio
Efim Feofanoviĉ SPIRIDOVIĈ (naksiĝis en 1891; mortis en 1935) estis belarusa kaj sovetia esperantisto. Li laboris kiel ĵurnalisto (de 1918) kaj instruisto-lektoro pri Politika ekonomio kaj ekonomia geografio. De 1931 li estis scienca laboranto de Moskva kaj Ĥarkova scienc-esploraj institutoj de lingvoscienco. Li esploris la teorion de internacia helpa lingvo laŭ marksisma vidpunkto. Li estis aŭtoro de rusa-esperanta Vortaro, 1926 kaj 1928; grava studo ruslingva „Lingvoscienco kaj lingvo internacia,“ 1931, aperinta ankaŭ en japana traduko, kaj multaj artikoloj samtemaj en SEU-gazeto, Sennacieca Revuo, La Nova Etapo. L K de 1929.