Ekstera ordigo
El Vikipedio
Ekstera Ordigo estas ĝenerala nomo por ordigaj algoritmoj kiuj povas prilabori grandajn kvantojn da datenoj. Ekstera ordigo necesas kiam la ĉefmemoro de komputilo ne povas enteni la tutajn ordigotajn datenojn kaj sekve oni devas uzi alian pli malrapidan klason de memoro (ofte fiksita disko).
- Ekzemplo de ekstera ordigo estas la algoritmo pri kunfanda ordigo.
- Alia ekzemplo estas la algoritmo pri eqvilibra kunfanda ordigo, kiu estas plibonigo de la antaŭa.