Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto
El Vikipedio
Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto, estis eldonita de Zamenhof en 1894, Varsovio, 43 p., 7-a eld. 1910, 55 p. La sola plena lernolibro de E, verkita de Zamenhof. Ĝi konsistas el 42 ekzercoj, el kiuj la kvar unuaj instruas pri la ĝusta legado (alfabeto, akcento), la ceteraj prezentas gradigitajn E tekstojn (apartaj frazoj kaj fabelo La Feino); al tiu ekzerco estas aldonita kvinlingva komentario klariganta ĉiun novan vorton kaj ĉiun gramatikan regulon. En 1905 ĝi konsistigis la duan parton de Fundamento de E (v) do ĝi fariĝis netuŝebla. M. ŜIDLOVSKAJA.