Elisabeth Wunderlich
El Vikipedio
Elisabeth WUNDERLICH (vunderlij) estis germana esperantistino kaj sekretariino. Naskiĝis en la 6-a de septembro 1889 en Dresden. 1910-17 en la G. Esperanto-Librejo en Leipzig. 1921-29 oficistino en la Esperanto-fako de la Leipziga Foiro. 1918-20 sekretariino en la Saksa Esperanto-Instituto, de 1923 ĉe la Esperanto-Instituto por Germanujo. Ŝia tasko: administrado de la Ŝtata Saksa Esperanto-Biblioteko; prilaborado de diversaj statistikoj (ekz. la tutmonda statistiko en 1928); vasta korespondado. Preciza laboro, nelacigebla diligento.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |