Elizabeth Burgler-Jezsó
El Vikipedio
Elizabeth BURGLER-JEZSÓ (naskiĝis 1915 - mortis 1993 en Budapeŝto) estis dumviva membrino de UEA kaj dumviva patrono de TEJO.
Dum multaj jardekoj ŝi loĝis en Nederlando. Ŝi redaktis en 1951-1956 la gazeton de TEJO, La Juna Vivo, inter 1963, kaj 1966 la konatan revuon La Praktiko, kaj en 1965-1968 ankaŭ la periodaĵon Internacia Fervojisto. Dum multaj jaroj ŝi gvidis lingvan rubrikon en la nederlanda Komuna Esperanto-gazeto.