Erato
El Vikipedio
Erato (Ἐρατώ) estis muzo pri ampoezio, tradicie ŝi estis la naŭa muzo. Antaŭ klasika erao, ŝi estis muzo pri lirika poezio, sed tiun "rangon" ŝi "perdis" al Eŭterpo jam en antikvo, pro tio, ŝi ne havas gravan rolon en kultura historio. Kelkaj diras ke ŝi inventis la liron, pro tio oni reprezentas ŝin portante liron. Kun Arkaso ŝi havis filon Azano.