Erik Emanuel Andersson
El Vikipedio
EdE-A > Erik Emanuel Anderson
Erik Emanuel Andersson (ps. Emanuello de Andero) (naskiĝis la 31-an de marto 1896 en Malmö) estis sveda esperantisto, pentrist-mastro de fervojaj kompanioj.
Li konatiĝis kun Esperanto per korespondo kun milit-kaptitoj en 1916. Sekretario kaj depost 1927 prezidanto de Esperanto-Klubo en Malmö.
Li fondis Esperanto-hejmon de Malmö kaj Esperanto-distrikton de provinco Skane. Pli ol 25 kursoj, 2 radioparoladoj.
Anderson tradukis Esperanten Datoj kaj Faktoj pri la porpaca movado de Nilsson, 1928, La Lakta vojo de Zacharias Topelius, 1929, kelkajn komedietojn; faris muzikon al du poemoj de L. L. Zamenhof.
[redaktu] Verkoj
- Anna T. Nilsson: Datoj kaj faktoj pri la paca movado (Trad. laŭ la sveda originalo. - Malmö: eld. de la verkistino, [1926]. - 47 p.)