Erik Johansson
El Vikipedio
Erik JOHANSSON (naskiĝis en 1908; mortis la 31-an de aŭgusto 1999 en Gotenburgo) estis sveda esperantisto.
Li estis esperantisto de junaĝo kaj ekkonis sian nederlandan edzinon Jo en Esperanto-kongreso. Li aktivis interalie kiel prezidanto de Esperanto-Societo de Gotenburgo (1977-82) kaj de la Gotenburga sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia.