Esperantista Literatura Asocio
El Vikipedio
Esperantista Literatura Asocio. (ELA). Fondita dum la 7-a Universala Kongreso je la nomo Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Verkistoj kaj ricevinta la nunan nomon en 1912. ELA celas kunigi la Esperantistajn verkistojn, ekzameni iliajn manuskriptojn antaŭ la presigo. Prezidanto de ELA estis Marie Hankel, poste f-ino J. Zschepank. En la jaroj post la unua mondmilito ELA vigle agadis, aperis multaj raportoj en la revuo ,Esperanto' informantaj pri la presotaj kaj presitaj literaturaĵoj, ĝi reviziis manuskriptojn ktp. Nuntempe [1934] ELA donas malmultajn signojn de la funkciado.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |