Esperanto-Asocio de Estonio
El Vikipedio
EAE-landaorganizo de estonaj esperantistoj, fonditala je la 6-a de aprilo 1922 en Tartu de la Unua Kongreso de Estonaj Esperantistoj. La fondintoj reprezentis 409 esperantistojn el 6 lokoj. Dum dudekaj kaj komence de tridekaj jaroj de la pasinta jarcento EAE disvolvis vastan agadon de eldonado kaj instruado. En 1940 la tutan agadon finis okupacio de Sovet-Unio. Je la 22-a de oktobro 1988 la 4-a (neregula) konferenco de EFASE partoprenita de 56 Estonaj esperantistoj el 11 lokoj, decidis reorganizi la filion memstara EAE kun sia propra statuto, per tio fakte daŭriganta agadon de antaŭmilita EAE. En 1996 la 20-an de januaro Ĝenerala kunveno de tiu EAE deklaris denove funkcianta EAE fonditan en 1922.