Esperanto-movado de Sud-Afriko
El Vikipedio
Sudafriko: Kaplando, Transvalo, ktp. La unuaj pioniroj en Kaplando estis W. Way kaj H. Clark. En 1908 en Wellington estas fondita EG. Pioniro en Transvalo estis W. Coquelin (1901) kaj A. F. Whiteside (1905) en Johannesburg kaj H. Carter en Pretoria, fondinta tie en 1906 la unuan EG. La centro de la movado estas Pretoria, kie fondiĝis ES en 1908. Dum 1926 tie okazis 12 E kursoj, gvidataj de James kaj s-ino R. Spero. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 en Kaplando troviĝis E-istoj en 4 lokoj kaj en Transvalo en 7 lokoj. UEA-delegitoj en 1933 en Beaufort West, Cape Town, East London kaj Johannesburg.
(laŭ I. Ŝirjaev)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. |
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |