Esperanto (deveno)
El Vikipedio
Esperanto (deveno). Pri la deveno de la nomo de E Z skribas jene: "La unua broŝuro pri la lingvo E aperis en. . .1887, . . . sub la titolo: "D-ro Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro." La lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj "Esperanto" estis la pseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo ... sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon mem, kiu portas la nomon "Lingvo Esperanto" aŭ simple "Esperanto". (1893, v. OV, p: 161.)