Esperanto en Argentino
El Vikipedio
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Argentino
La unua Esperantisto estis E. GOSTA en Buenos Aires en 1899, sed la propagando komenciĝis nur post 5 jaroj, kiam la lingvo ree estis enportita, kredeble el Peruo. La pioniroj estis d-ro C. C Dassen (1904) kaj José Olivares, Enrique Brusses kaj J. Juameda (1905) en Chacabuco. Artikoloj aperis de Juameda kaj Olivares en la gazetoj "Revista de Menorca" kaj "El Mentor". En 1906 en Buenos Aires estis fondata Esperanto societo kaj poste ankoraŭ du grupoj. En 1909 estis aranĝataj kursoj en la lernejo "Presidente Roca" kaj en Córdoba estis fondata societo. En 1913 multe laboris por Esperanto en Bahía Blanca Delfí Dalmau, konata kataluna Esperantisto. En 1916 oni fondis Argentinan Esperanto-Asocion kaj de tiam la movado ĉiam progresis. Grandan helpon alportis kelkaj influaj homoj kaj precipe urbkonsilistoj de Buenos Aires altiritaj al Esperanto en 1925. Unu el ili, Remigio Iriondo, petis de la urbo subvencion de 2000 pesetoj por AEA. De 1917 aperis (neregule) la Argentina Esperantisto. En amatora "Radio Revista" aperis regule kursoj de Esperanto kaj ofte interesaj artikoloj pri la Esperanto movado; red. de la fako estis M. Gomez. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj estis en 37 urboj. AEA etendis sian agadon ĉefe pere de siaj korespondaj kursoj ankaŭ al aliaj sudamerikaj landoj. Laŭ la ICK-raporto 1930 "AEA sukcese interesigis oficialajn rondojn. Ankaŭ kelkaj sciencaj asocioj enkondukis Esperanton kiel helpilon por siaj celoj." Laŭ la raporto en 1931 "AEA daŭrigis sian kutiman viglan laboron. La revolucio kaj la registara ŝanĝo iom interrompis progreson de diversaj entreprenoj." Laŭ la raporto en 1933 "la ekonomia situacio malfavoris pli vastan agadon." En 1933 UEA-del. estis en 12 lokoj. Ivan Ŝirjaev. |
[redaktu] Aldono
Alberto Vigliani (1911-2004), membro de UEA, mortis en Buenos Aires. Esperantisto ekde 1948, la asekuristo multe instruis (ankaŭ per radio kaj filmo).