Esperanto programita
El Vikipedio
Esperanto programita estas Esperanto-kurso verkita de Hermann Behrmann. Ĝi publikiĝis en formo de 4 kajeroj (por germanlingvanoj) kaj 4 gramofonaj diskoj en 1969. Ekde la 1980-aj jaroj la gramofonajn diskojn anstataŭas sonkasedo. Pro la abunda agado de ĝia eldonanto, la Esperanto-Centro Paderborn, la kurso fariĝis tre populara en Germanio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.
En la 1970-aj jaroj la kurso eldoniĝis ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj, ekzemple en la nederlanda, angla kaj portugala.