Madagaskaro:Esperanto-movado
El Vikipedio
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Madagaskaro, Afriko. Pioniroj estis P. Bourdier kaj M. Ravelojaona en Tananarive en 1901 kaj P. Lemoine en Diego-Suarez en 1903. En 1905 en T. estis fondita EG, samjare fondiĝis EG ankaŭ en Ankadifotsy. La gazeto „Le Courrier de T.“ presis E-kronikon kaj artikolojn. En 1907 estis fondita grupo malgaŝa kaj grupo en la 13-a regimento de kolonia infanterio kun 30 membroj. Laŭ Dietterle-statistiko en 1928 nur unu E-isto troviĝis sur la insulo. Laŭ ICK-raporto 1929 „troviĝas jam notinda nombro de E-istoj indiĝenaj.“ Malgaŝa ŝlosilo en preparo. UEA-del. en 1933 nur en Fianarantsoa.
I. ŜIRJAEV. |