Urugvajo:Esperanto-movado
El Vikipedio
[redaktu] Laŭ EdE-U
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Urugvajo, Suda Ameriko.
Pioniro de E estis en 1901 Carlos Charrier. Precipe multon li laboris por E en 1904-5. Dank' al lia fervoro, 24 sept. 1905 estis fondata la unua E-grupo, poste aliformiĝinta je societo. En 1906 la societo aranĝis kursojn en Liceo Carnot kaj por propagandi E-n oni fondis specialan Int. Grupon de Montevideo. Samjare la gazeto „El Día“, presis portretojn de membroj de la societo. Dum medicina kongreso en la ĉefurbo (1907) Meksika delegito prof. Gr. Mendizabal rekomendis E-n por kongreslaboroj kaj dum samjare okazinta Amerika Kongreso de Studentoj E-istaj, studentoj de Montevideo faris raporton pri E. Samjare oni fondis en la urbo societon unuigantan la prop-istojn de du najbaraj respublikoj Argentino kaj U., poste (en 1911) tie oni fondis EA-n „Semo“. En 1925 oni aranĝis Radio E-Kurson, Fernández gvidis kursojn por s-inoj de la Ruĝa Kruco kaj por geinstruistoj, oni fondis UES-n kaj por junuloj E Junularo-n. 1-4, jan. 1926 en Montevideo okazis la 1-a Sudamerika E-Kongreso, kiun partoprenis delegitoj de Ĉilo, Paragvajo, Brazilo, Argentino kaj Urugvajo. Kelkan tempon agadis Sudamerika E-Federacio, kiu aperigis monatan revuon „Sudameriko“. Samjare fondiĝis ankaŭ U. Kat. ES. En 1927 ĵurnalo „Imparcial“ ĉiusemajne publikis E-informojn de la E-junularo. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 9 lokoj. Laŭ la raporto de I K en 1933 Enrique Muñoz, spite al sia granda aĝo, tre vigle sekvis ĝiajn laborojn. UEA-del. en 1933 en 10 lokoj. I. ŜIRJAEV. |