Eterna Bukedo
El Vikipedio
Eterna Bukedo. Trad Kalocsay. 1931, 352 p. Poemoj el 22 lingvoj, 115 aŭtoroj. "Preskaŭ kronologie, iom laŭlingve kaj laŭskole ordigitaj, ili kondukas nin de egipta faraono al grekaj, latinaj, orientaj klasikuloj, ĝis la ĉefaj aŭtoroj. de l' lastaj jarcentoj, ĝis antaŭmilitaj verkistoj. Grava, rimarkinda, altnivela verko, kiu estos fonto por multaj legantoj de utilaj komparoj, artaj ĝuoj, noblaj pensoj, benaj emocioj." (G. S., ,E' 1932, p: 85.). La libro enhavas finan noton pri metriko en Esperanto.