Falklanda milito
El Vikipedio
La Falklanda Milito okazis en 1982 inter armeo de Britio kaj tiu de Argentino ĉe Falklandoj (aŭ Malvinoj), Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj pro la posedo de tiuj insularoj.
La 19-an de marto 1982, Argentino okupis armee la insularon, sep semajnojn poste britaj trupoj komencis la reokupadon en golfeto de San Carlos, kaj tiam komenciĝis la vera milito, ne tro longe daŭra sed ja tre kruela (655 argentinanoj mortaj kaj 255 el Britio).
La milito daŭris ĝis la 14-an de junio kaj faligis la armean diktaturon, kiu regis en Argentino ekde la puĉo de jaro 1976.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.