Felix Woolf
El Vikipedio
Felix WOOLF (1908-1997), korifeo de la sud-afrika movado, forpasis la 8-an de aŭgusto en Kab-urbo, kie li estis iam delegito pri komerco. Ekkoninte Esperanton en 1946, li prezidis Sudafrikan Esperanto-Asocion dum 6 jaroj, redaktis ties revuon Bona Espero tra 15 jaroj, kaj gvidis ĝian korespondan kurson tri jardekojn. Li verkis la kajeron English Phrases and Expressions in Esperanto (1969) kun aldono (1988).