Filino
El Vikipedio
Filino estas virina ido: knabino aŭ virino en rilato al siaj gepatroj. La vira egalaĵo estas filo.
En patriarkaj socioj, filinoj ofte havas malsamajn aŭ pli malmultajn familiajn rajtojn ol filoj. En kelkaj socioj, estas kutimo por edzo aĉeti edzinon de ŝiaj gepatroj per edzina pago. La malo de ĉi kutimo, kiam la gepatroj pagas iom da mono al nova edzo estas doto.