Filipinaj insuloj
El Vikipedio
Filipinaj insuloj, Azio. La unuaj pioniroj estis (1901) d-ro Jemans, S. Garcia Roxas, f-inoj Felicidad kaj Maria Paz Zamora, ĉiuj en Manilla. Aktiva propagando kaj vigla agado montriĝis en 1907, kiam estis fondita en Manilla ES, kiu eldonis la gazeton F E-isto. Samjare la administranto de Popola Klerigo W. Shuster kaj komitatano pri la klerigado C. Torbes fariĝis membroj de la societo; granda ilustrita revuo "The Far Eastern Review" presis lecionojn de E, eĉ oni povis legi tiam pri lernejo, kie oni volas instrui E-n al lepruloj. Dum la sekvaj jaroj la movado preskaŭ tute formortis. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj nur en du lokoj. En 1933 UEA-del. kaj EG en Manilla. I. ŜIRJAEV.