Vikipediisto:Filip
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Kiu mi estas ?
Mi nomiĝas Philippe Pellicier kaj loĝas en la Francaj Alpoj en Savojo. Mi esperantiĝis en 1995 kaj nun instruadas la lingvon en Albertville, kie ni kreis asocion en 2004 : Albertville Esperanto, kaj en Moûtiers en la valo Tarentezo kaj partoprenas la najbaran asocion Tarenteza Esperanto.
ttt-ejo de la asocioj Albertville Esperanto kaj Tarenteza Esperanto
[redaktu] Naturo
Unu el miaj hobioj estas naturo. Mi estas naturamanto : mi interesiĝas prio ĉio, kio tuŝas la naturon. Mi pli precize interesiĝas pri plantoj, fungoj, insektoj kaj birdoj. Mi estas fakulo pri savoja flaŭro kaj pri mikroskopaj fungoj plantparazitaj. Pri ambaŭ temoj mi ade verkas artikolojn en pli-malpli fakaj revuoj, kaj ĉiam uzas esperanton por la resumoj anstataŭ la angla kiel oni kutimas en tiaj sciencaj revuoj. Mi intencas verki kelkajn artikolojn en vikipedio pri tiuj temoj.
[redaktu] Aliaj hobbioj
Mi ankaŭ tre amas artojn kaj precipe muzikon kaj literaturon. Mi estras ĥoron. Mi tre ŝatas pli ĝenerale kulturon kaj interesiĝas pli -tro- multaj aferoj...
[redaktu] Kontribuo en vikipedio
Mia kontribuo estas malgranda ĝis nun, sed mi havas multajn ideojn por artikoloj.
Ĝis nun mi aldonis artikolojn pri :
- La Naciaj Francaj Parkoj Nacia Parko Vanoise, Nacia Parko Ecrins, Nacia Parko Pireneoj, Nacia Parko Cevenoj
- La franca departemento Savoie, Haute-Savoie
- kelkaj artikoletoj pri diversaj temoj bezonataj kiam mi redaktis aliajn artikolojn : Arondismento, Gnejso
- pribiologiaj temoj plejparte tradukitaj el la franca Wikipedia Taksonomio, Ekologio (scienco)